Antaŭparolo: EES, kuraĝigante la disvolviĝon de novaj ideoj ekde 1949

Translated title of the contribution: Editorial: Esperantologio / Esperanto Studies, encouraging the development of new ideas since 1949

Guilherme Moreira Fians, Humphrey Tonkin

Research output: Contribution to journalEditorial

Abstract

Homoj ofte neglektas la gravecon de la rutino, konsiderante ĉiutagaĵojn enuaj. Tamen, dum oni babilas, ridas, suferas kaj laboras en sia ordinara vivo, oni lernas kaj ankaŭ elformas neordinarajn ideojn. Tiamaniere, antaŭ pli ol 130 jaroj, iu homo pensis pri kiel senkonfl ikte rilati kun siaj najbaroj. Rezulte de tiu ŝajne ordinara konsidero, kreiĝis Esperanto. Siavice, ĉi tiu lingvo – samkiel pluraj aliaj planlingvoj – provizis al homoj neatenditajn pensmanierojn, praktikojn kaj formojn de sinesprimo. Kompreni tiajn pensmanierojn kaj praktikojn - kaj videbligi tiajn klopodojn kompreni ilin - estas en la kerno de la ekzistado de la revuo Esperantologio / Esperanto Studies (EES).
Ekde 1949, EES celas kunvenigi bibliografi an korpuson pri temoj rilataj al Esperanto kaj al Interlingvistiko. Ĝi aperigas artikolojn bazitajn sur originalaj studoj pri lingvosciencaj, historiaj, literatursciencaj, psikologiaj, sociologiaj kaj politikaj aspektoj de Esperanto. En ĝi ankaŭ aperas librorecenzoj, esploraj notoj kaj referaĵoj el la Esperantologiaj Konferencoj jare organizataj de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED). Fondita de Paul Neergaard kaj poste redaktita de Christer Kiselman, EES troviĝas ekde 2019 sub la aŭspicio de CED. Tiu lastatempa ŝanĝo pri redaktado ankaŭ entenas ambiciajn projektojn pri ĝisdatigo kaj plibonigo de la revuo.
Translated title of the contributionEditorial: Esperantologio / Esperanto Studies, encouraging the development of new ideas since 1949
Original languageOther
Pages (from-to)6-8
Number of pages3
JournalEsperantologio / Esperanto Studies
Volume2
Issue number10
Publication statusPublished - 2021

Fingerprint

Dive into the research topics of 'Editorial: Esperantologio / Esperanto Studies, encouraging the development of new ideas since 1949'. Together they form a unique fingerprint.

Cite this